ISO 3166-2:LT | |
---|---|
Litovio | |
Kodoj laŭ la normo ISO 3166-1 | |
Dulitera kodo | LT |
Trilitera kodo | LTU |
Cifera kodo | 440 |
ISO 3166-2:LT estas subaro de la normo ISO 3166-2 rilate Litovion. Ekzistas du niveloj de subunuoj, kiuj havas la kodojn de ISO 3166-2:LT: De la jaro 1995 ĝis la 1-a de julio 2010 (kvankam la malnova koncepto daŭre uzatas kaj neforgesitas) la lando konsistis el 10 distriktoj (litove singulare Apskritis, plurale Apskritys, parenca al la vorto por cirklo), kaj daŭre ekzistas 7 urbaj municipoj (litove singulare miesto savivaldybė), 44 subdistriktaj municipoj (litove singulare rajono savivaldybė),[1] kaj 9 municipoj (litove singulare savivaldybė); entute la diversspecaj municipoj estas 60. Ĉiu kodo konsistas el du partoj, apartigitaj per streketo. La unua estas LT, la ISO 3166-1 dulitera (alpha-2) kodo de Litovio. La dua parto estas du literoj por distrikto kaj du ciferoj por ajna municipo.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search